PIV 2026 · Artikolo 8077

2kolofono

Litero K

2 kolofono TIPO
1 en eldonaĵo informaro pri la redaktado kaj administrado: en la kolofono oni trovas kutime i.a. la ISBN-numeron, la jaron kaj lokon de eldono kaj la nomojn de la kunlaborintoj
2 HIST en malnova manuskripto aŭ libro fina peco, ofte ornamita, kiu nomas la aŭtoro(j)n kaj informas pri datoj kaj lokoj de kopiado aŭ presado.