PIV · 8079
kolokazi/o
kolokazi/o 🍁 G. (Colocasia el arumacoj) de plurjaraj herboj kun rizomoj ĝenerale tuberaj k amelriĉaj k kun grandaj folioj longe petiolaj; 8 sp-oj el tropika Azio, kelkaj subvitre kultivataj kiel ornamplantoj en mezvarmaj regionoj.
manĝebla kolokazio. Taro ② (C. esculenta).