PIV 2026 · Artikolo 11156
2objektivo
2 objektivo
1 FIZI tiu lenso aŭ lensa muntaĵo, kiu estas la plej proksima al la ekzamenata objekto. ➞ objekta, okulario.
2 FOTO parto de fotografa aparato, konsistanta el unu aŭ pluraj muntitaj lensoj, kiujn devas trapasi la lumaj radioj, antaŭ ol penetri en la malluman kameron.
mergobjektivo FIZI ĉe mikroskopo 1 objektivo, kies frontan lenson oni mergas en likvon kun granda refraktindico: mergobjektivo ebligas atingi maksimuman pligrandigon kaj pli bonkvalitan bildon
teleobjektivo objektivo kun tre granda fokusa distanco, povanta pligrandigi la bildon de tre malproksimaj objektoj.