PIV 2026 · Artikolo 17634

mikroskopo

Litero M

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. Mikroskopo
  2. mikroskopa
  3. elektronmikroskopo
  4. fotonmikroskopo
  5. lumomikroskopo
  6. skanmikroskopo
  7. tunelmikroskopo
mikroskopo FIZI
1 optika instrumento, kies lensaro pligrandigas la observatan objekton kaj vidigas objektojn nevideblajn per la nuda okulo. Sin. fotonmikroskopo, lummikroskopo. ➞ lupeo, objektivo 2, okulario; mikroskopio, stereomikroskopo.
2 FIZI neoptika instrumento analoga al mikroskopo 1.
Mikroskopo ASTR sudhemisfera konstelacio. Microscopium
mikroskopa
1 farata por aŭ per mikroskopo: mikroskopa preparaĵo mikroskopaj esploroj
2 tiel malgranda, ke ĝi estas videbla nur per mikroskopo: mikroskopaj insektetoj Z mikroskopaj fungoj
3 FIZI kun grando simila al tiu de atomo.
➞ mikro-.
elektronmikroskopo mikroskopo, kiu uzas fluon de elektronoj anstataŭ lumradiojn: elektronmikroskopo pligrandigas ĝis 100-oble pli ol fotonmikroskopo
fotonmikroskopo, lumomikroskopomikroskopo 1.
skanmikroskopo elektronmikroskopo, kiu ebligas vidi la reliefon de la supraĵo de objektoj.
tunelmikroskopo aparato kiu, per la kvantuma tunelefiko, uzas elektrodon por bildigi supraĵojn je la atoma skalo.