PIV 2020 · 10337
mikro/
mikro/ 💡 Pref.
1 montranta: a) etecon: mikrokosmo, mikrogranito, mikrofilmo, mikroondo, mikrokanelo; b) (precipe ⚥ ⊕) ion mikroskope malgrandan: mikroorganismo, mikrobiologio;
2 uzata antaŭ unuoj k signifanta «milionono» (10−6); simb.: µ (mu): mikroampero, mikrofarado, mikrometro (2OA) (➞ mikromezurilo). ☞ makro, mini.
mikroskop2o ☐
1 Optika instrumento, kies lensaro pligrandigas la observatan objekton k vidigas objektojn, nevideblajn per la nuda okulo. Sin. fotonmikroskopo, lummikroskopo. ☞ objektivo, okulario, lupeo.
2 ☐ Analoga, neoptika instrumento.
mikroskopa
1 Farata por aŭ per mikroskopo: mikroskopa preparaĵo; mikroskopaj esploroj.
2 Tiel malgranda, ke ĝi estas videbla nur per mikroskopo: mikroskopaj insektetoj Z, fungoj.
3 ☐ Kun grando simila al tiu de atomo.
mikroskopio. Esploro pere de mikroskopo.
elektronmikroskopo. Mikroskopo, en kiu la lumradioj estas anstataŭataj de elektronfluo: elektronmikroskopo pligrandigas ĝis 100-oble pli ol la fotonmikroskopo.
fotonmikroskopo, lummikroskopo. Mikroskopo 1.
skanmikroskopo. Elektronmikroskopo, kiu ebligas vidi la reliefon de la supraĵo de objektoj.
stereomikroskopo. Lummikroskopo, kiu ebligas vidi la reliefon de la supraĵo de objektoj.
tunelmikroskopo. Aparato (distancmezurilo), kiu per tunelefiko ebligas esplori supraĵojn je la atoma skalo.
ultramikroskopo. Lummikroskopo kun flanka prilumado, ebliganta vidi objektojn, ne videblajn per ordinara lummikroskopo.