PIV · 10338
mikrob²o
mikrob2o ⚥ Mikroskopa vivulo ĝenerale unuĉela: bakterioj, protozooj, mikroskopaj algoj, mikroskopaj fungoj k virusoj estas mikroboj.
mikroba. Rilata al mikroboj, kaŭzata de ili: mikroba malsano, fermentado.
mikrobismo ⚕ Stato de la mikroba flaŭro en organismo aŭ en organika medio.
mikrobodetrua. Mikrobicida.
mikrobicido ⚕ Substanco detruanta aŭ mortiganta la mikrobojn.
antimikroba. Celanta la detruon aŭ mortigon de la mikroboj.