PIV · 3029
★detru/i
★detru/i (tr)
1 Perforte malkonstrui: detrui urbon Z, fortikaĵojn Z, murojn Z, domojn Z; detrui ĝis la fundo de la fundamento Z; ili detruos vian malĉastejon X; estas tempo por detrui k tempo por konstrui X; kion li detruas, tio ne rekonstruiĝas X; (f) konsento konstruas, malpaco detruas Z. ☞ ruinigi.
2 (f) Meti finon abruptan al io; difekti ĝis tuta forigo: lia morto detruis ĉiujn niajn projektojn; detrui la sanon, la trankvilon B; detrui nian ĝisnunan harmonion Z; tiuj vortoj detruos ĉiujn niajn akirojn Z; detruita estas ĝia potenco Z; niaj detruitaj esperoj Z; liaj fortoj estis detruitaj Z; envia moko sukceson ne detruas Z; ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas Z; mi restarigos la detruitaĵon X. ☞ aboli, ekstermi, frakasi, konsumi, renversi, rompi, disbati, forbalai, forstreki, forviŝi, cindrigi, faligi, mortigi, neniigi, nuligi, pereigi, polvigi, ruinigi. ➞ huno, vandalo.
detruo. Ago de detruanto: la detruo de la remparoj; fari detruojn Z.
detrua. Rilata al detruo: la detrua povo de la akvoj, de eksplodaĵo.
detruemo. Emo al detruado.
detruiĝi. Iĝi detruita: tiu profunda plano detruiĝis Z; kia granda homo detruiĝis! Z; la tuta valo k ĉiuj kampoj ne detruiĝos X.
nedetruebla. Tia, ke oni ne povas ĝin detrui: nedetruebla monumento; la nedetruebleco de la materio.
veterdetruiĝi. Korodiĝi pro longa restado en la aero.