PIV 2020 · 14867
★strek/o
★strek/o
1 Postsigno, lasita sur papero, tolo ks de unu movo de skribilo, peniko ks: li desegnis gruon per kvar geniaj strekoj; (figuro) kovrita per tro krudaj strekoj de krajono Z; ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro Z (por ĝin nuligi) (☞ elstreki); frakcistreko.
2 ⊕ Koloro de la pulvoro de mineralo, kutime ricevita per strekado de porcelana plato (strekplato). Sin. strekkoloro.
3 ∆ Parto de rekto en ebeno aŭ spaco inter du punktoj: la streko inter a k b havas la plej malgrandan longon el ĉiuj kurboj, kiuj ligas a al b. Sin. segmento de rekto. ☞ signeto.
4 Streketo 2b: a′ (elparolu «a streko», «a streka»); a″ («a duobla streko», «a dustreka»).
5 ☇ Longa klaketo aŭ zumo, kies daŭro egalas tri punktojn k kiu estas uzata kiel unu el la du signoj de la morsa alfabeto. ☞ punkto 8.
★streki (tr)
1 Fari strekon 1: streku unue la linion de la horizonto.
2 (f) Estigi pli-malpli klaran linion: fulmoj strekis la nigran ĉielon; nuboj da anasoj strekis grandan rondon B.
strekado. Ago streki.
strekaĵo. Prezento (de figuro, plano ks) per linioj; desegnaĵo, konsistanta el strekoj aŭ linioj.
streketo
1 Ĉiu el la malgrandaj akcesoraj strekoj, per kiuj en kelkaj alfabetoj oni distingas unu literon de alia simila: fari reformojn en la skriba alfabeto, forigi la punktojn, streketojn Z.
2 Mallonga vertikala aŭ oblikva linieto, uzata: a) en vortaro aŭ lernolibro, por disigi la elementojn de kunmetita vorto (ankaŭ la finaĵon disde la rad. ktp); b) en la matematiko por krei novajn simbolojn aŭ indiki derivon: vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo Z; a″ (a kun du streketoj).
3 Dividstreko: ili devus havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon (-) Z.
4 Malgranda markostreko: «Oriente, unu streketon norde» kiel diras la ŝipistoj Z; verŝu en la mezurglason ĝis la supra streketo.
streketi Ⓣ Desegni linion kun regulaj interrompoj.
strekilo. Speciala pinta instrumento, servanta por marki strekojn en laborpecon.
nadla strekilo. Strekilo el hardita ŝtalo, uzata por streki sur metalon aŭ aliajn tre malmolajn substancojn.
strekumi (tr) Haĉi.
ĉirkaŭstreki. Fari strekojn ĉirkaŭ: ĉirkaŭstrekita butono de celilo.
elstreki, forstreki
1 Fari strekon sur io skribita, por ĝin nuligi: volu elstreki el tiu artikolo ĉion, kio havas karakteron personan Z; la Krestomation mi elstrekos Z (el la Fundamento); la linioj 11−12 devas esti forstrekitaj Z.
2 (f) Forigi, malaperigi: personoj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj Z; farita – elstrekita Z; ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj X; ĉiujn liajn penojn unu sola momento forstrekis.
malsuprenstreko 📖 La signo \.
substreki
1 Fari strekon sub vorto aŭ frazo, por turni al ĝi la atenton de la leganto: (vortoj) substrekitaj per blua krajono Z; tiun ĉi vorton mi mem substrekis Z; mi estas maljustega (substrekite) kontraŭ Hachette Z.
2 Turni ies atenton al vortoj, insistante aŭ akcentante ilin: mi forte substrekas la vortojn «permesate» k «ankaŭ» Z; mi substrekas la fakton, ke […].
superstreko 📖 Kromsigno kun la formo de horizontala streko super litero, por montri longecon de vokalo aŭ tonon.
suprenstreko 📖 La signo /, uzata por fari frakcion aŭ apartigi termojn de alternativo.
surstreki. Streki per fluoreska markilo sur vortoj aŭ frazpartoj, pri kiuj oni volas atentigi.
surstrekilo. Speciala markilo kun fluoreska inko por surstreki.
trastreki. Fari oblikvajn strekojn tra io: la tero estis trastrekita per longaj nealtaj muroj; trastrekita ĉeko.
trastreko 📖 Kromsigno kun la formo de streko farita tra litero, uzata ekz. en la lingvoj pola, dana, kroata, malta.
dividstreko 📖 Skriba k tipografia signo (-), uzata i.a. por dividi la elementojn de aparte longa aŭ nekutima kunmetita vorto, aŭ por transporti parton de vorto sur la sekvan linion.
haltostreko 📖 Skriba k tipografia signo (–), uzata i.a. por signi dialogon, aŭ por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo. ☞ minussigno, citilo.
markostreko. Streko, farita sur ia materialo, por marki: markostreko de segilo (malprofunda tiro de segilo sur lignopecon por montri lokon prilaborotan); markostreko sur bureto, pipeto ks.
mezurostreko 𝅘𝅥𝅰 Vertikala streko, apartiganta la mezurojn.
ondostreko 📖 Ondosigno.
randstreki. Estigi regulajn strekojn sur la rando de monero.
sonstreko 📷 Mallarĝa streko, sur filmostrio, kie enskribiĝas, sub formo de zigzaga linio, la lumvarioj respondaj al paroloj aŭ sonefektoj.
taktostreko (evi) = mezurostreko.
vojstreko. Mallarĝa vojo: mi irigos vin sur rekta vojstreko Z; la vojstrekon de malpiuloj ne iru Z.