PIV · 11162
oblikv¹a
oblikv1a
1 Kliniĝanta for de la vertikala aŭ orta direkto: la perpendiklo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj, kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto; oblikve staranta turo; salikoj kreskantaj kurbe k oblikve Z; 📖 oblikva fasono (tipara fasono, kies signoj estas klinitaj dekstren, sed havas la saman formon kiel en rekta fasono, male kiel kursivo).
2 Kliniĝanta for de la normala direkto: oblikva vojo; la cignoj flugas en oblikva direkto Z; supera oblikva muskolo (de la okulo); oblikva rigardo Z (ne direktata al la okuloj de la rigardato); oblikve teksita drapo. ☞ malrekta, transversa, kver/.
oblikvi (ntr) Iri en oblikva direkto: tuj post la drinkejo la vojeto oblikvis tra la kampoj.
oblikveco. Eco de io oblikva: la montovojo supreniris kun timiga oblikveco.