PIV 2020 · 13311
★rekt/a
★rekt/a
1 Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro: rekta vojo estas pli mallonga ol kurba Z; ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun Z; rekta bastono B; (f) nia vojo ĉiam devas esti digna k rekta Z (sen trompo k ŝanceliĝo); rekta linio de parenceco.
2 Kursanta sen interrompoj: ni ĝuas rektajn komunikojn kun la ĉefurbo; rekta trajno al Romo.
3 Senpera, funkcianta sen interveno de perilo: havi kun iu rektajn rilatojn; rektaj impostoj; rekta televida dissendo (ne antaŭregistrita).
4 Vertikale staranta: ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel stango, kiel kandelo, kiel cipreso; kun kapo rekta kiel koko; rekta fasono, tiparo (kontraste al oblikva aŭ kursiva); ❤ rekta muskolo de abdomeno (M. rectus abdominis).
6 Λ a) (pp komplemento) Uzata sen prep. aŭ postpozicio: la rektan objekton montras akuzativo; b) (pp kazo) Koncernanta la komplementojn de la duvalente uzataj verboj (nominativo, ergativo, senprepozica akuz.).
rekte
1 Laŭ la plej mallonga linio, sen rondiroj k zigzagoj: kuri rekte al la celo; en aliaj urboj mi nenie haltos k mi veturos el Varsovio rekte Francujon Z; kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas Z; (f) alpaŝi rekte al la afero Z; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z; nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen Z; mi nun transiros rekte al la demando Z; mi tion diris al ili tute rekte Z.
2 Vertikale: virinoj sidis aŭ staris rekte Z; sako malplena sin rekte ne tenas Z; kruco, kiun li tenis rekte en la mano Z; (f) la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado Z.
3 Senpere: la ceterajn mil ekzemplerojn ŝi donu rekte al tiu persono Z; la verko estis skribita rekte en E. Z; mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo k penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala Z.
4 Ĝuste, plene, precize: leviĝis vento, sed rekte en la kontraŭa direkto Z; li sidiĝis rekte sub la sonorilo Z; el ĉiuj reformoj 9/10 estas absolute senbezonaj aŭ rekte malutilaj Z; se vi ekz. diras «venis tago, kiun mi tiel longe atendis», via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara Z.
rekto ∆ Linio en ebeno aŭ spaco nebarita en ambaŭ direktoj, kiun estigas punkto sin movanta en fiksa direkto; afina subspaco kun dimensio 1: du neparalelaj rektoj en ebeno sekcas sin.
rekteco. Eco de io rekta: kontroli la rektecon de stango, de spado.
rektigi
1 Fari ion rekta: rektigu en la stepo irejon por nia Dio X; rektigu vian dorson!; nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion Z.
2 📖 Aranĝi (tekston) tiel, ke difinitaj partoj estas en vertikaloj: rektigi nombrojn laŭ la komoj; rektigi alineon dekstre, maldekstre, ambaŭrande. ☞ alkadrigi, centrigi, dekstrigi, maldekstrigi.
rektilo. Plata aŭ kvadratsekca ilo el ligno, plasto aŭ ŝtalo, uzata de desegnistoj, masonistoj ks, por tiri rektan linion: desegna, T-kapa rektilo; kunmetebla mezurrektilo (mezurvergo). ➞ ŝnuro.
elrektigi. De kurba pozicio rektigi: Marta staris ĉe la muro kun elrektigita talio Z.
elrektiĝi. De kurba pozicio rektiĝi: ŝi elrektiĝis, volis desalti Z; li alte elrektiĝis Z.
malrekta
1 Ne ĉiam konstante iranta en unu sama direkto: ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien alveni Z; (f) malrekta estas la vojo de homo kulpa X.
2 Ne vertikala: la muroj estas malrektaj Z.
3 (ark.) Oblikva.
★malrekte. En malrekta maniero, pozicio: la tablo staras malrekte Z.
malrekteco. Eco de io malrekta: malrekteco de la spino.
nerekta
1 Ne senpere trafanta la celon, la koncernaton: nerekta aludo; nerektaj impostoj; deveni de iu laŭ nerekta linio; afero, kiu ne koncernas E-on, kvankam nerekte ĝi povas fariĝi tre grava ankaŭ por E. Z.
2 Λ a) (pp komplemento) Markita de prep. aŭ postpozicio: nerekta objekto, adjekto; b) (pp kazo) Alia ol nominativo, ergativo k senprepozica akuz.
3 Λ Citanta ies vortojn sub formo de dependa prop.: en la nerekta parolo oni konservas la tempon k modon de la rekta parolo.