PIV · 11474
ort⁸o
ort8o ∆ Angulo de 90°; kvarono de tuta rivoluo. ➞ ortangulo.
orta Z
1 Formanta orton: rekto orta al alia rekto; rekto orta al ebeno; kurbo orta al alia kurbo. Sin. normala, perpendikla.
2 (evi) (pp angulo) Estanta orto.
3 (pp triangulo) Havanta orton.
orti (ntr) Esti orta.
ortaĵo Ⓣ Metala peco, en formo de ortilo, servanta por rigidigi kadron de fenestro ks.
ortanto. Rekto, kiu ortas al alia rekto aŭ al kurbo, ebeno, surfaco.
ortilo Ⓣ
1 Desegnista ilo, ĝenerale en formo de T aŭ de L, por streki sur papero ortajn rektojn.
2 Simila ilo, uzata en diversaj metioj: serurista, lignaĵista ortilo.
prisma ortilo ⛰ Prismo, per kiu oni mezuras k celstangas ortojn en la tereno.
mezortanto ∆ (de streko) Rekto, kiu ortas al la streko k sekcas ĝin en ĝia mezo.
T-ortilo. Ortilo en formo de T.