PIV 2020 · 11068
normal¹a
normal1a
1 Tia, kian oni povas antaŭvidi laŭ la naturo, la kutimo, la ordinaraj kondiĉoj: infano de normala kresko; la normala temperaturo de la homa korpo estas 37°C; normala pozicio de levilo, de montrilo, tia vetero estas normala en tiu ĉi sezono; (f) la politika situacio refariĝis normala.
2 ∆ Orta.
3 ∆ (pp grupo k ties subgrupo) Tia, ke la dekstraj kunaroj de la subgrupo estas ankaŭ maldekstraj kunaroj.
4 📈 (pp distribuo) Vd distribuo.
normalo
1 Kutima, meza stato, nivelo ks: inteligenteco supera al la normalo; la seismogramo nun revenas al la normalo.
2 ∆ (pp kurbo aŭ surfaco) Ortanto.
normaleco. Eco de io normala: kontroli la normalecon de la reagoj de individuo en donita situacio.
normaligi. Igi normala, k pli speciale konformigi al la interesoj de la mastroj aŭ regantoj: normaligi la laboron (por altigi la produktadon); normaligi la politikan situacion (por ĉesigi popolan movadon).
paranormala (pp fenomeno, pruvita aŭ ne) Ne klarigebla per la objektivaj scioj, klarigita de iuj per nekonataj fortoj i.a. psikaj. ☞ levitacio, telekinezo, telepatio, ➞ parapsikologio.
paranormalo. Tia fenomeno.