PIV · 3286
distribu⁸i
distribu8i (tr) Disdoni al ĉiu parton de io laŭ ties destino: li distribuis grandajn sumojn al la mizeruloj; la leterportisto distribuas la leterojn; distribui laboron inter ĉiuj; Dio distribuis ĉion egalmezure Z.
distribua
1 ☐ Ⓚ Rilata al distribuo: la distribua ekvilibro de solvita substanco inter du nemikseblaj solvantoj; distribua instalaĵo.
2 ∆ (pp operacio rilate al alia operacio) Tia, ke ĝi kunefikas kun la alia operacio en certa maniero, esprimita en la kazo de multipliko k adicio per la identaĵo a(b + c) = ab + ac.
distribuo
1 Ago distribui.
2 Maniero, en kiu io estas distribuita: distribuo de la vaporo en la cilindron.
dunomiala distribuo 📈 Diskreta probablodistribuo, kiu reprezentas muestradon kun redono.
frekvenca distribuo 📈 Tabelo, montranta la frekvencojn de valoroj de diskreta variablo, aŭ ties frekvencojn en diversaj intervaloj.
akumula frekvenca distribuo 📈 Tabelo, kiu por la supera limo de ĉiu klasintervalo montras la frekvencon de valoroj sub aŭ egalaj al tiu limo.
absolute kontinua distribuo 📈 Probablodistribuo tia, ke ĝia probablodenso ekzistas.
normala distribuo, gaŭsa distribuo 📈 Probablodistribuo tia, ke ĝi havas probablodensecon egalan al (2πv)-½exp[−(x−m)2/2v], kie m estas la ekspekto k v la varianco.
distribuilo. Mekanismo, kiu distribuas vaporon en cilindron, por efiki sur piŝto: glitvalva, klapa distribuilo.
probablodistribuo 📈 (pp stokasta variablo) Funkcio, kies valoro ĉe punkto x estas la probablo, ke la stokasta variablo ne superas x.