← Reen al D

PIV · 3285

★distr/i

distr/i (tr)
Malhelpe deturni la menson de ĝia okupiĝo: la lernantojn distris zumado de muŝo; la urba bruo tro distras min.
Deturni la menson de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin: mi provis min distri en la societo Z; la kuracisto diras, ke mi distru min. malstreĉi, malenuigi.
(ark.) Disigi: en la ĉambro estis distritaj multe da seĝoj Z.
distra. Kapabla distri: distra tempopasigilo.
distro. Ago de io, kio distras, aŭ de iu, kiu distras.
distraĵo. Tio, kio distras, amuzas: televidado estas pasiva distraĵo.
distriĝi
Esti senatentigita.
Esti amuzata: kiel oni distriĝu k la vivon al si agrabligu G; bonhumore li per iliaj ŝercoj distriĝis volonte G.
(ark.) Disiĝi: ili distriĝis en la tutan landon Z; la espero distriĝis kiel fumo Z.
distriĝo, distriteco. Stato de iu distrita.
distriĝema. Ne kapabla fiksi sian atenton aŭ neatenta pro tro profunda medito: la grandaj sciencistoj estas ofte distriĝemaj.