PIV 2020 · 15175
★ŝnur/o
★ŝnur/o
1 Kunaĵo el kuntorditaj samlongaj fadenoj, uzata por ligi, tiri, kudri k.a.: gudra, peĉa ŝnuro; ŝi serĉis ŝnuron, por kunligi la librojn; la pastro, ligita per ŝnuroj je la manoj k piedoj Z; en dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu Z; sur ŝnuro pendantaj fiŝoj Z; ĝi bojis k saltis, li devis streĉi la ŝnuron Z; la pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron Z; ŝnuro de sonorilo; (f) estas li, kiu tiras la ŝnurojn (estas la vera reganto, agitanto); la ŝnuroj de lia peko lin tenos X; tordi ŝnurojn el sablo Z (vane peni).
2 ∆ La streko inter du punktoj de arko.
3 ✈ Rekta linio, kuniganta la du ekstremojn de aloprofilo de aviadilo.
umbilika ŝnuro ❤ Umbilika funiklo.
ŝnurado. Ago de tiu, kiu ŝnuras.
ŝnurego. Forta, dika ŝnuro, kun diametro de pli ol 4 mm, servanta por streĉi maston, pendigi ŝarĝon, tiri veturilon, treni barĝon ks: kanaba, ŝtala ŝnurego; multe da batoj per ŝnurego li devis sperti Z. ☞ kablo.
ŝnurero. Ĉiu el la fadenoj, kiuj konsistigas ŝnuron: la ŝnureroj estas tiel same longaj, kiel la ŝnuro mem, dum la fibroj de fadeno estas malpli longaj, ol la fadeno mem.
ŝnuristo. Homo, kiu faras ŝnurojn.
ŝnurumi (tr)
1 Torde kunigi plurajn fadenojn, por fari ŝnuron.
2 ⏚ Torde kunigi du aŭ plurajn izolitajn dratojn laŭ ŝnuro, por fari kablokernon, ŝirmitan kontraŭ indukto.
ŝnurumo. Maniero, kiel oni ŝnurumas: para, kvarobla, stela ŝnurumo de telekomunikaj kabloj.
kunŝnuri ⛷ Ligi per ŝnurego unu al alia la anojn de alpisma ekspedicio.
senŝnurigi. Demeti la ŝnurojn for de iu aŭ io.
brulŝnuro. Meĉo 2.
kaptoŝnuro Z. Lazo.
ligŝnuro. Mallonga ŝnuro, servanta por ligi boaton al paliso, ŝipo ks.
piedŝnuro ⚓ Unu el la ŝnuroj, fiksitaj sub jardoj k busprito k ŝnurŝtupoj sur la transversaj stajoj, k servantaj por faciligi grimpadon.
rektoŝnuro Z. Ŝnuro, servanta por liniigi, rektigi: aleo desegnita per la rektoŝnuro; lia mano dividis por ili laŭ rektoŝnuro X; (f) la Eternulo etendos super ĝi (Edomo) rektoŝnuron de ruinigo X.
saltoŝnuro. Malpeza ŝnuro, kun manteniloj, uzata de infanoj, dancistoj ks, por ŝnursalti.
savŝnuro. Ŝnuro, fiksita por helpi preterirantojn, kiuj alie eble falus pro balanciĝo de ŝipo aŭ boato.
sekigŝnuro. Ŝnuro, kiun oni pendigas horizontale, por fiksi ĉe ĝi sekigotan tolaĵon.
stirŝnuroj. Ŝnuroj, per kiuj oni movas mane la rudron de boato, kanoto ks.