PIV 2020 · 9428
line/o
line/o
1 Mezurunuo de longo, 1/12 de colo aŭ 2,256 mm.
2 ⚓ Maldika ŝnuro tre zorge elfarita: lineo por sondado.
3 ⏚ Konduktiloj, uzataj por porti elektran energion laŭ fiksita vojo: unuopa (ĉe kiu la tero servas kiel returna konduktilo), duopa lineo (kun du konduktiloj); lineo de konsumanto (branĉo de distribua lineo, iranta al la instalaĵo de konsumanto). ☞ drato, kablo.
4 ☇ Konduktiloj aŭ optika fibro, uzataj por porti telekomunikajn signalojn: unu lineo povas havi multajn kanalojn; telefonlineo; alstacia lineo (lineo inter stacio de abonanto k la centralo); rektlinea, senlinea uzado de aparato. ☞ plekti.
dudrata lineo, tridrata lineo, kvardrata lineo…. lineo el du, tri, kvar… dratoj: Granddistanca telefonlineo el dudrataj lineoj inter amplifaj stacioj.
granddistanca lineo. Telefonlineo por publika trafiko je granda distanco, ekz. por interurba telefonio.
plurstacia lineo. Lineo, al kiu du aŭ pluraj stacioj de abonantoj estas konektitaj. ☞ asocia stacio.
kontaktolineo. Elektra supertera lineo (nuda drato) por provizi kurenton al trakveturilo aŭ trolebuso per kurentodeprenilo.
transsenda lineo (pp la provizo de elektro) Lineo, plej ofte alttensia, servanta por la transsendo de elektra energio el generatora stacio aŭ substacio al aliaj stacioj aŭ substacioj.