PIV 2026 · Artikolo 20263
lindero
lindero BOTA florplanto, laŭraco, arbusto aŭ arbo kun alternaj folioj (simplaj aŭ lobaj, kaj spice aromaj), flavaj floroj en infloreskoj (kun inaj kaj masklaj floroj sur apartaj plantoj), kaj ruĝaj aŭ purpuraj fruktoj (drupoj); indiĝena en orienta Azio kaj en Nord-Ameriko. genro Lindera ➞ laŭraco.
obtuzloba lindero arbusto aŭ larĝa arbo kun glaceaj aromaj folioj, kiuj junstadie estas purpuraj kaj havas lobojn; ĝi havas flavajn florojn printempe; indiĝena en Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo. specio Lindera obtusiloba