← Reen al P

PIV 2020 · 12387

★plekt/i

plekt/i (tr)
Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje k regule interkrucigante ilin: plekti harojn, ŝnurojn; pajlon; ŝi plektis la verdan linon Z; (f) via lango plektas falsaĵon X.
Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, ŝnurojn ks unu kun la alia: ni plektas al vi florkronon el asperuloj Z; ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj Z; el elasta ŝelo de saliko k el junko ili plektis fortikan reton Z; lino, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn Z; (f) fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el kantoj de birdoj k el flugiloj de anĝeloj, tiel forte ravas la imagon de infanoj Z. ŝpini, triki.
Kombini plurajn signalojn, por sendi ilin per unu komunika kanalo: frekvenca plektado; tempa plektado; kunplekti signalojn.
plekto. Ago plekti k ties rezulto: ĝi konsistas el plekto da ŝnuroj.
plektado. Agado de tiu, kiu plektas.
plektaĵo. Objekto farita el plektitaj fadenoj aŭ vergetoj: pajla plektaĵo de seĝo; metalfadena plektaĵo de la kaĝo Z; (f) tiuj ideoj penetras tamen tra la densa plektaĵo de la homaj antaŭjuĝoj. hurdo, krado, latiso, mato.
plektilo Aparato por plekti signalojn: signalplektilo.
ĉirkaŭplekti. Fari, ke fadenforma io volviĝu kun plektoj ĉirkaŭ stango, bastono ks: ĉirkaŭplekti izolan strion ĉirkaŭ kablo, grimpantaj vegetaĵoj ĉirkaŭplektiĝis ĉirkaŭ la palisoj.
enplekti. Enmeti plektante: ili enplektis perlojn en ŝiajn harojn Z.
interplekti. Neregule aŭ nekonstante plekti: la arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn Z; la patrino interplektis siajn manojn k preĝis Z; ŝi ĉirkaŭprenos la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj Z.
interplekto. Komplika serio da objektoj, kiuj pli-malpli regule volve kruciĝas: la vepro estis nepenetrebla interplekto da branĉetoj; (f) mi intencis impliki ĝin (historion de virino) en interplekton da intrigoj Z.
interplektiĝi. Iĝi interplektitaj (pf).
kunplekti. Kunigi, plektante: kunplekti la pendantajn fadenojn; (f) kunplekti inter la anoj fortikan ligilon de solidareco.
malplekti
Disigi la plektitajn erojn: malplekti trikaĵon, nodon, intrigon.
Reapartigi plektitajn signalojn: malplektilo.
traplekti. Krucige trapasigi tra plektaĵo specialan elementon: traplekti bluan ŝtofon per flavaj fadenoj; ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko Z; (f) argumentoj traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj Z; paroloj traplektitaj per diversaj citaĵoj Z. tredi.
harplektaĵo. Kunaĵo de tri longaj hartufoj, plate krucitaj.