← Reen al I

PIV 2020 · 6459

★implik/i

implik/i (tr)
Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn: la kato implikis siajn piedojn en volvaĵo de kotono B; implikitaj haroj B ( taŭzi), impliki ĉevalojn per piedrimenoj; fiŝoj implikitaj en reto; buloj da interimplikitaj fadenoj Z; (f) kiu premas la kapojn, implikas la piedojn Z. bridi, ĝeni, ligi, obstrukci, vindi.
Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj k konfuzaĵoj: impliki iun en proceson, en malagrablan aferon B; vi implikas lin en friponaĵojn Z; esti implikita en krimo; tiu okazo implikis miajn projektojn Z; impliki la kalkulojn B; ni ne impliku la lingvon per tro mallarĝaj reguloj; la historion de M. mi intencis impliki en interplekton da intrigoj Z; per sia pekado malbona homo sin implikas X.
implika. Prezentanta implikon: faldoriĉa k implika teksaĵo Z; implika intrigo de dramo.
impliko. Stato de io implikita: impliko de fadenoj, de leĝoj.
implikaĵo. Afero implikita: la proceduro estas eksterordinara implikaĵo; tio povas okazigi internaciajn implikaĵojn.
implikiĝi. Fali en implikon; iĝi implikita:
virŝafo implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj X; Kristino k Ib implikiĝis en arbetaĵo Z; birdoj implikiĝintaj en kaptilon Z;
malvirtuloj implikiĝas en (ne povas eliri el) la malfeliĉo X; sed tie ĉi li implikiĝis, konfuziĝis k estis devigata iom silenti B; li volis konjekti la direkton, sed ĉiuj liaj pensoj implikiĝis B.
malimpliki. Ordigi, klarigi konfuzaĵojn: la arboj estas ligitaj en nemalimplikeblan densaĵon Z.
amimpliko (ark.) Neleĝa amrilato.