PIV · 5558
★ĝen/i
★ĝen/i (tr)
1 Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn: ĉu la pakaĵo ne tro ĝenos vin?; foriru, vi ĝenas la trafikon; ĉi tiu vesto ĝenas min, ĝi estas tro strikta. ☞ bari, embarasi, obstrukci.
2 Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo: esperante, ke mi ne multe ĝenos vin, mi akceptas vian inviton Z; ĉu tio ĝenus vin, skribi al mi morgaŭ pri la decidoj?; ŝia senĉesa babilado min forte ĝenas; la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj regnoj Z; havi mienon tre ĝenitan Z; ho mia Dio, mi hontas, k ĝenas min levi mian vizaĝon al vi Z; nu, ne ĝenas! (tio ne malhelpas, ne gravas). ☞ ĉagreni, konfuzi, konsterni, tedi.
ĝeni sin. Heziti, ne kuraĝi fari ion, pro skrupulo, honto, timo ktp: ĉiu ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion por ne kontraŭbatali publike (la majstron) Z; eble ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon Z; li forte sin ĝenas saluti Z (li estas tiel embarasata, ke li ne salutas). ☞ domaĝi.
ne ĝeni sin. Preni al si la liberecon; senhezite, senceremonie agi: mi konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj Z; la specialisto, ne longe pensante k ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el alia lingvo Z; malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston ĝi tuj venas Z.
ĝeno. Ago ĝeni k ties rezulto: la diverseco de la lingvoj estas granda ĝeno por la internaciaj rilatoj.
ĝenado. Agado de iu, io ĝenanta: katenoj, kiuj prezentas nur ĝenadon superfluan Z; Ⓚ spaca ĝen(ad)o (Sin. spaca malhelpo).
ĝenateco. Sento pri nelibereco de agado aŭ parolo: ŝi rimarkis lian ĝenatecon Z; lia ĝenateco faris lin iom mallerta.
ĝeneco
1 Eco de io ĝena.
2 Afektado de ĝenateco.
ĝeniĝi. Senti sin ĝenata; ĝeni sin.
neĝenata. Senĝena 2.
senĝena
1 Ne obeanta konvenciajn trudregulojn: senĝena invito, vizito B, kunveno, manĝo, vesto, konfeso, konversacio. ☞ familiara, intima, hejmeca, malkaŝa, senceremonia.
2 Ne trudita, libera: Mario penis aperigi senĝenan rideton Z; vi povas tute senĝene ankaŭ ridi Z.
senĝenaĉa. Malĝentile, maldelikate senĝena.
sinĝena. Ne sufiĉe memfida; hontema; ligita de skrupuloj ks: almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena Z.
sinĝeno, sinĝenado. Stato de tiu, kiu sin ĝenas: kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado Z. ☞ diskreta.
trosenĝena. Ne sufiĉe ĝenanta sin kontraŭ la aliaj; senhonta: trosenĝena konduto; trosenĝene paroli.