PIV 2020 · 2645
★ĉagren/i
★ĉagren/i (tr)
1 Kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj: tiu perdo de tempo min ĉagrenis; la pupo aspektis tre malkontenta, ĉar ĝin ĉagrenis, ke ĝi ne devas resti en sia lito Z; sed dankon neniu el ni ricevas: tio ĉagrenas! Z; se ni ne trovos pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni Z. ☞ inciti, tedi.
2 (ark.) Aflikti: tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon X; la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo Z.
ĉagreno. Sento de tiu, kiu estas ĉagrenita: ĉe ĉagreno de la koro Z; mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj Z; bedaŭro k ĉagreno ŝuldon ne kovras Z; kia ĉagreno! (➞ domaĝe); la ĉagreno, kiun povus kaŭzi al mi la riproĉoj de miaj gepatroj Z; li koleris k havis grandan ĉagrenon X; venas ĉagreno sen granda peno Z.
ĉagrena. Enhavanta aŭ spertanta ĉagrenon: […] diris la kliento kun ĉagrena rido Z.
ĉagreniĝi. Eksenti malplezuron pro la ĝenoj, malhelpoj, oponoj, kiujn oni renkontas: li kutimis al la orienta malrapideco, k li tute ne ĉagreniĝis k ne perdis la paciencon B; la pupo rompiĝis k la infano forte ĉagreniĝis.