← Reen al I

PIV 2020 · 6489

★incit/i

incit/i (tr)
Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks: urson evitu, duonpatrinon ne incitu Z; se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu Z; abelujon ne incitu, amason ne spitu Z; mi ne petos k mi ne incitos la Eternulon X; por mi estis ĝojo inciti la hundon Z; la incitita pastro ne lasis sin distri de siaj ideoj B; ŝia konkurantino tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron X; sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio X; per siaj idoloj ili Lin incitis X. ĉagreni, defii, provoki, turmenti.
(evi) = eksciti: malbone kaŝita ŝteliston incitas Z; inciti la fajron Z.
(evi) = iriti: ne incitu al mi la galon! Z; la incitanta flaveco de la sabla dezerto B; ŝi estis ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj Z. Rim. Oni ne uzu inciti en la senco de instigi.
incito
Ago, per kiu oni incitas: lia kolero ekflamis pro ĉiuj incitoj de Manase X.
Stato de iu incitita: lia incito ne plu konis limojn.
incitado. Ago de tiu, kiu longe incitas: Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, ol […] X; incitado de kolero kaŭzas malpacon X.
incitegi. Tiel inciti, ke oni estas pelata ĝis ekstremo.
inciteti. Pikmoki, ŝerce ataketi: li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro Z.
incitiĝi. Iĝi incitita: mi ne estas el tiuj homoj, kiuj incitiĝas pro nenio; malsaĝulo estas incitiĝema k memfidema X.