← Reen al I

PIV 2020 · 6617

★instig/i

instig/i (tr) Per ekscitoj k admonoj puŝi iun al ago: la oficiro instigis la soldatojn al rapida marŝo B; instigi ĉevalon per vipo; instigi iun al batalo, ribelo, kontraŭstaro, pacienco; mi volas instigi vin bone prepariĝi por la venontaj diskutoj Z; kia demono vin instigas, ke vi puŝiĝu tien, kien oni ne devas? Z; farado de malbono al kio instigadis lia edzino X; (f) motivoj, instigantaj min peti permeson Z; al tiu esploro min instigis scivolemo; nur interesaj libroj instigas legadi k aĉeti; tiu homfratiga ideo flame instigadis min labori Z. agiti, impulsi, iniciati, inklinigi, inspiri, inviti, puŝi, stimuli. Rim. Z. uzis iufoje tiun verbon kun senco tre proksima al tiu de eksciti (ĉio instigis la imagon) aŭ inciti (tiuj mallumaj demonoj konstante instigas homon kontraŭ homo).
instigo. Ago de tiu, kiu instigas: agi laŭ ies instigo; sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for Z; havi en la sango la instigon progresadi en ĉio brava Z.
instiganto. Tiu, kiu instigas: la instiganto de la komploto. aŭtoro, respondeculo.
instigilo. Tio, kio instigas. motivo.