PIV 2020 · 218
agit²i
agit2i (tr)
1 Varbi por politika, sociala, religia ks celo, ekscitante la sentojn: agiti la popolamason kontraŭ la reĝo; (abs) tio farus la impreson, kvazaŭ mi kaŝite agitas kontraŭ tiu aŭ alia partio Z. ☞ propagandi, polemiki.
2 Naski en animo sinsekvajn sentojn, kiuj ĝin malkvietigas: ŝia spirito estis agitata de mallumaj antaŭsentoj. ☞ maltrankviligi, skui.
3 Ⓚ Skui likvon, ne movante la ujon.
agitadi. Agiti kutime aŭ longatempe: ĉiu E-isto havos la plenan eblon frutempe agitadi Z.
agitado. Agado de tiu, kiu agitas: li komencis vastan sisteman agitadon per publikaj paroladoj Z; ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, k per flanka agitado krei ion novan Z; sub la influo de antaŭkongresa agitado Z. ☞ kampanjo.
agitiĝo ⚕ Malsaneca ekscitiĝo de la sensoj aŭ sentoj.
agitilo Ⓚ Stangeto, ĝenerale vitra, por agiti aŭ kirli likvon.
magneta agitilo Ⓚ Malgranda cilindra magneto, kovrita de plasto (teflono) k rapide turnata per ekstera motoro kun magneto; uzata por agiti likvojn.