PIV 2026 · Artikolo 7251
kampanjo
Derivaĵoj en la artikolo 3
kampanjo
1 ARME serio de operacoj faritaj en difinita lando aŭ regiono, kun difinita celo kaj dum difinita tempo: la moskva kampanjo de Napoleono koloniaj kampanjoj
2 (figurasence) sistema agado por atingi difinitan celon, ekscitante la publikan opinion: kampanjo kontraŭ la mortopuno kampanjo kontraŭ la tabak-uzado kampanjo por la paco ➞ agiti.
kampanji fari kampanjon.
elektokampanjo POLI kampanjo 2 farata de individuo aŭ de politika partio por persvadi balotantojn voĉdoni por tiu: nun en Usono estas elektokampanjoj por nova prezidanto SMa
gazetkampanjo kampanjo 2 celanta instigi la gazetaron kaj aliajn amaskomunikilojn raporti pri iu temo por veki publikan intereson.