← Reen al G

PIV · 5084

★gazet/o

gazet/o
Perioda publikigaĵo, donanta, sub la kontrolo de la registaro, la ĉefajn informojn pri diversaj aspektoj de la socia vivo (politiko, ekonomio, arto, sporto k.a.).
Perioda presaĵo de konstanta formato k prezo, prezentanta ĉiajn aktualaĵojn: ĉiutaga gazeto (ĵurnalo); semajna, dusemajna, monata, dumonata gazeto (magazino, revuo); la Gazeto de Anoncoj Z; legi en la gazeto artikolon pri […] Z; gazetoj favoraj al nia afero Z; alsendi korespondojn al gazetoj Z; presi ion en la gazeto Z; la eldonado de gazeto Z; oficiala gazeto; […] mensogas kiel gazeto Z; gazetbudo, gazeteltranĉo, gazetoteko; gazetvendisto.
gazeta. Rilata al gazeto: gazeta artikolo Z, numero Z, kolekto, politiko.
gazetaĉo. Vulgaraĉa, senvalora aŭ skandala gazeto.
gazetaro. Tuto de la gazetoj en unu lando aŭ en iu loko: la gazetaro en nia tempo ne senprave estas nomata la sesa regno potenca Z; la gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo B; gazetara servo.
gazetisto = ĵurnalisto.
radiogazeto. Gazeto, regule elsendata per radiotelefonio.