← Reen al R

PIV · 13429

revu²o

revu2o
Kontrolo de armea unuo (kompanio, regimento kc) aŭ de parto de armeo, fare de superulo. parado.
Artikolo, en kiu oni resume prezentas la ĉefajn okazintaĵojn en iu fako de la aktualeco: bibliografia revuo de la verkoj aperintaj en la lasta jardeko; revuo de la nova E-a literaturo; revuo de la revuoj (kolekto da kernaj eltiraĵoj, el diversaj revuoj aŭ gazetoj). kroniko, raporto, recenzo.
Perioda, sufiĉe ampleksa presaĵo, speciale dediĉita al difinita fako: La Revuo Z (1906−1914); Scienca Revuo; tiu revuo («Lingvo Internacia») havas ja sufiĉe da abonantoj Z.
Teatraĵo, en kiu la aktualaĵoj estas prezentataj en fantazia k ŝerca maniero, per scenoj ne tre ligitaj inter si: Montmartra revuo de Ŝvarco «Nek nek’’.
revui (tr) Fari revuon 12: tiam la reĝo eliris el Samario k revuis la tutan Izraelon X; revui la ĉi-jarajn ekspoziciojn de pentroarto.