PIV 2026 · Artikolo 18505
podkasto
podkasto sondosiero elŝutebla el Interreto, ordinare ero en serio regule aperanta kaj enhavanta diskutojn aŭ alispecan parolon: aperis la 36a podkasto de «Radio Esperanto» el Kaliningrado OE Sin. sonrevuo. ➞ sondosiero.
podkasti havigi podkaston al aŭskultantoj.