PIV · 12457
podokarp/o
podokarp/o 🍁 G. (Podocarpus el podokarpacoj) de daŭrafoliaj, monoikaj aŭ dioikaj, koniferaj arboj k trunkarbustoj kun nadloformaj, larĝlimbaj aŭ skvamformaj folioj k kun unuovolaj karpeloj, kies ovolo surhavas alpendaĵon (arilon) ruĝan aŭ bluan; ĉ. 95 sp-oj, plejparte S-hemisferaj, kultivataj por ornamo, ĉarpentado k meblofarado.