← Reen al K

PIV 2020 · 8276

konifer/oj

konifer/oj Z 🍁 Klaso (Coniferae, sin. Pinopsida), el gimnospermoj, de arboj k arbustoj kun ledecaj, ĝenerale plurjaraj, pinglo-, lancet- aŭ skvam-formaj folioj, kun skvam- aŭ ŝildo-formaj stamenoj, kies plurĉelaj poleneroj produktas ne moviĝemajn gametojn po du, k kun inseksaj infloreskoj k ŝajnaj fruktoj, kiuj estas konusoj aŭ berkonusoj; ĉ. 600 sp-oj el 70 g-oj el 7 fam-oj, i.a. pinacoj k kupresacoj. Sin. pinopsidoj. pinglarbo.