← Reen al P

PIV 2020 · 12203

★pin/o

pin/o 🍁 G. (Pinus el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ne okulfrapaj ŝosetoj, unuope portantaj fasketon el 2−5(8) longaj pingloj, kun virseksaj floroj en grapolo ĉe la bazo de la ŝosoj k kun inseksaj, konusetformaj, subapeksaj infloreskoj, ĉe maturiĝo (en la dua jaro) iĝantaj lignecaj konusoj, kies skvamoj portas alajn semojn po du; ĉ. 90 sp-oj, precipe N-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo aŭ forstumataj por ligno uzata en ĉarpentado, meblofarado k fabrikado de papero. Precipaj sp-oj:
arbara pino (P. sylvestris), alta arbo kun ruĝe oranĝa ŝelo, kun duopaj, 4−7 cm longaj, blue verdaj pingloj k kun malgrandaj konusoj; hejma de Hispanio ĝis Kaŭkazo; grava forstarbo eĉ por nutromalriĉaj grundoj; la ligno estas utiligata por ĉarpentado k paperfabrikado, la balzamaj burĝonoj por medicino, la folioj por ekstraktado de esenco medicine k parfumindustrie uzata.
blanka pino (evi)
= Vejmuta pino.
= Halepa pino.
Ĉinia pino. Tabula pino.
Halepa pino (P. halepensis), kun helkolora ŝelo k duopaj, helete verdaj pingloj; ofta en la U Mediteranea regiono, plantebla en sekaj, varmaj lokoj.
hoka pino (P. uncinata), el Eŭropaj montaroj, tre parenca al la arbara pino, sed kun malhele griza ŝelo k kun konusskvamoj havantaj apeksajn hokformajn elstaraĵojn po unu.
Junnana pino (P. yunnanensis), el S Ĉinio, parenca al la tabula pino, sed kun pingloj pli longaj, ofte triopaj.
Koreia pino (P. koraiensis), el E Azio, kun kvinopaj, bluverdaj pingloj k manĝeblaj semoj.
Korsika pino. Laricio.
monta pino (evi)
= mugo.
= pumilio.
= hoka pino.
nigra pino (P. nigra), alta arbo kun duopaj, 8−15 cm longaj, rigidaj pingloj; hejma en la montaroj de Eŭropo k de U Azio, ofte forstumata; pluraj subsp-oj, i.a. laricio.
ordinara pino, ruĝa pino = arbara pino.
Siberia pino (P. sibirica), el Siberio, tre parenca al cembro, ankaŭ kun manĝeblaj semoj.
tabula pino (P. tabuliformis, sin. P. sinensis), el Ĉinio, aspektanta kiel la nigra pino sed kun alsupraj branĉoj k kun tufa k plata, tabulaspekta supro. Sin. Ĉinia pino.
Vejmuta pino (P. strobus), el NE Ameriko, rektatrunka, eleganta arbo kun daŭre glata ŝelo, kun 7−15 cm longaj, kvinopaj, maldikaj pingloj k kun 8−20 cm longaj, maldikaj, pendantaj konusoj; grava forstarbo, ankaŭ pororname kultivata. Sin. strobo.
sukerpino (P. lambertiana), el NU Ameriko, alta arbo kun kvinopaj pingloj k kun rekte stara trunko, elŝvitanta sukeran substancon. cembro, laricio, pinio, pinastro, pumilio, strobo.
pinacoj. Fam. (Pinaceae) de rezinaj, pinglohavaj arboj k trunkarbustoj; ĉ. 220 sp-oj el 12 g-oj, i.a. pino, abio, cedro, cugo, lariko, piceo.
pinano Simpla, unucikla monoterpeno, saturita analogo de pineno, C10H18, kies derivaĵoj estas gravaj natursubstancoj.
pinaro, pinejo. Loko, kie kreskas multe da pinoj.
pineno Monoterpeno, C10H16, ĉefa konsistaĵo de la terebintina esenco.
pinofitoj 🍁 Filumo (Pinophyta) el la spermatofitoj. Sin. gimnospermoj.
pinopsidoj 🍁 Klaso (Pinopsida) el la gimnospermoj. Sin. koniferoj.
pinfrukto 👥 Pinkonuso.