PIV 2020 · 2405
cembr/o
cembr/o Z 🍁 Sp. de pino (Pinus cembra), konifera arbo el Eŭropo (Alpoj k Karpatoj), kun ŝosetoj portantaj longajn pinglojn po 5, kun densa, pli-malpli kolonforma branĉaro k kun mallongaj, staraj, senpedunklaj konusoj; la ligno estas bonkvalita k la grandaj, tre mallonge alaj semoj manĝeblaj. ☞ Siberia pino.