← Reen al C

PIV · 2406

★cement/o

cement/o
Speciala mortero el pulvoro de argilaj k kalkaj petroj, kiu per reakcio kun akvo rapide solidiĝas kun granda aglomera forto: Portlanda (artefarita) cemento; hidraŭlika cemento.
Nomo de diversaj aglutinaj pastoj, kapablaj malmoliĝi sekiĝante k sekve aglomeri malmolajn substancojn: cemento de la dentistoj ( plombi), de la meblistoj, pargetistoj, juvelistoj. luti, mastiki.  ĉemento.
Matrico de sedimenta petro: cemento de konglomeraĵo; kalka, silica cemento.
(f) Tio, kio kunligas kun daŭra solideco: lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon k vivon Z; la cemento de nacio estas komunaj memoraĵoj.
cementi (tr)
Firme kunigi per cemento: cementi ŝtonojn.
Kovri per tavolo da cemento: cementi basenon.
(f) Kunige fortikigi: vera solidareco cementis nian grupon; tiu malfeliĉo cementis ilian amikecon.
cementejo. Fabriko de cemento.
cementisto. Laboristo pri cemento.
kuncementiĝo Kuniĝo per cemento: sablo ŝanĝiĝas al sablopetro pro kuncementiĝo.