PIV · 9650
★lut/i
★lut/i (tr) Kunfiksi metalajn pecojn, almetante inter ili fanditan metalon, sed ne fandante la koncernajn pecojn mem: stana, arĝenta luto. ☞ cementi, veldi.
lutaĵo. La substanco, per kiu oni lutas.
lutilo. Aparato uzata ĉe lutado: martela lutilo; elektra lutilo.
alluti. Fiksi per lutado al ĉefa peco: alluti kroĉilon al ferstango.
hardluti = brazi.