PIV 2026 · Artikolo 2694

ĉemento

Litero Ĉ

ĉemento
1 ANAT malmola substanco, kiu formas la eksteran tavolon de la dentoradikoj. ➞ dentino.
2 TEKN produkto, kiu, varmigate en kontakto kun metalo, malmoligas ties supraĵon.
ĉementi tr varmigi metalan pecon en kontakto kun ĉemento, por akirigi al ĝi apartajn ecojn per difuzado de la eroj de la ĉemento en la supraĵajn tavolojn de la metalo: ĉementita ŝtalo
ĉementado ago ĉementi: ĉementado de ŝtalo per karbono likva ĉementado gasa ĉementado ĉementado per nitrogeno ĉementado per kromio