← Reen al Ĉ

PIV · 2695

★ĉemiz/o

ĉemiz/o
Manikhava vesto, tradicie vira, el tolo (lino, kotono, silko, nilono ks), kovranta de la kolo ĝis la femuroj, portata sub la ordinara kostumo k kutime videbla ĉe la kolumo k la manumoj: supla, amelita ĉemizo; ĉemizbutonoj (ofte apartigeblaj, se luksaj); parencoj, kiuj kun kadavraj vizaĝoj k en blankaj ĉemizoj de mortintoj fantome preterkuras Z.
Simila vesto, el pli dika ŝtofo, portata sen jako, uzata por sporto, kampado k kiel uniformo: nigraj ĉemizoj (de faŝistoj); brunaj ĉemizoj (de nazioj).
Virina subvesto el delikata tolo (ekz. silko), senmanika k ekstere ne videbla.
ĉemizeto. Ĉemizo kun pli mallongaj manikoj k baskoj.
subĉemizo. Varmiga vesto, portata inter la haŭto k la ĉemizo.
surĉemizo. Antaŭo de ĉemizo, aparte gladita ĉe la viroj, puntornamita ĉe la virinoj, portata sur la ordinara ĉemizo, por pli elegante aspekti.
harĉemizo. Ĉemizo teksita el bestaj haroj, k uzata de piuloj, kiel pentrimedo.
noktoĉemizo. Ĉemizo, ĝenerale ĝispieda, ofte ornamita per brodaĵo aŭ punto, uzata de virinoj en la lito.
noktoĉemizeto. Mallonga noktoĉemizo piĵamo.
T-ĉemizo, to-ĉemizo. Ĉemizo aŭ subĉemizo proks. en formo de T, kun mallongaj manikoj k ofte senkoluma: blanka to-ĉemizo (ĉi lasta kun ŝablonita emblemo de ĝinmarko) JC.