PIV 2026 · Artikolo 2404

celulozo

Litero C

celulozo KEMI longĉena polimero de glukozo, ne solvebla en akvo, precipa konsistaĵo de la muro de vegetaĵaj ĉeloj, kaj uzata i.a. por fabrikado de papero kaj teksumaĵoj. (C6H10O5)n ➞ hemicelulozo.
nitrocelulozo tre ekflamigebla koton-simila materialo farita el celulozo per nitrado, uzata interalie en produktado de eksplodaĵoj.