PIV · 8567
★koton/o
★koton/o. La silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo, k el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn: kardita, kombita kotono. ☞ katuno, vato.
kotona
1 Konsistanta el kotono: kotona ŝtofo, flanelo, krepo, veluro, sateno, bluzo.
2 Rilata al kotono: la kotona industrio.
kotonaĵo. Io farita el kotono aŭ pura aŭ miksita kun aliaj fibroj.
kotoneca. Prezentanta lanugan aspekton, similan al tiu de la kotono: kotoneca frukto.
kotonujo 🍁
1 Ĉiu herbo aŭ tufarbusto de la g. gosipio, kun longe harkovritaj semoj uzataj por la produktado de kotono aŭ ekstraktado de oleo (kotonoleo).
2 (vs) = gosipio.
fulmokotono. Celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo, k flagranta kiel pulvo.
puriga kotono. Fasko el kotonaj fadenoj, por purigi k poluri malpurajn objektojn.