← Reen al P

PIV · 13029

★pulv/o

pulv/o. Eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo k sulfuro: ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo? Z; (f) eksplodema kiel pulvo Z; li pulvon ne elpensis Z (ne estas inteligenta). dinamito.  pulvopafilo.
pulvejo Z. Loko, kie oni tenas pulvon por la armeo ks.
pulvujo. Sako, kiu entenas la pulvon necesan al la forpelo de la obuso, k kiun oni enmetas en la kanonon malantaŭ ĝi. kartoĉo, kuglingo.
pulvoturo. Pulvejo: la pulvoturo eksplodas Z.