← Reen al P

PIV 2020 · 11565

★paf/i

paf/i (tr) Ĵeti per ilo, celante vundi aŭ mortigi: pafi ŝtonon per katapulto, sagon per arko, kuglon per fusilo, obuson per kanono; mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo X; pafas al si en la frunton Z; ekpafi kontraŭ ilin en la embusko Z; kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas Z; kiu du leporojn pafas, neniun trafas Z; (abs) homo pafas, Dio trafas Z; (analoge) pafi raketon al Luno; (f) li pafis sin for Z (rapidege malaperis); pafi per siaj ridantaj okuloj Z.
pafo. Ĉiu tia ĵeto: je la unua pafo li traboris lian ĉapelon; mi aŭdis du pafojn Z; ke ili disiĝu k kuru sub vian pafon Z.  pafdistanco, pafkampo, paflinio, paftabelo, paftruo, pafvundi.
pafado. Ago plurfoje pafi: la pafado longe daŭris Z; komencu la pafadon!; oblikva, plonĝa, streĉa pafado.
pafaĵo. Tio, kion oni ĵetas per pafilo.
pafejo. Loko, kie oni sin ekzercas por pafado.
pafiĝi. Esti ĵetita antaŭen aŭ supren: raketoj pafiĝis alten; la hundo pafiĝis el la domo.
pafilo
Ĉia ilo por pafi.
(ss) Ĉia ilo, por pafi per eksplodo de pulvo: kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Z; ŝargu ĉiujn pafilojn! Z; tubaperturo de pafilo Z; kapo de pafilo (kolbo). fusilo, karabeno, mitralo, pistolo, revolvero.
pafilego. Kanono: por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas Z.
pafisto. Homo, kiu pafadas, ekz. en armeo. tiraljoro.
depafi. Faligi per pafo: depafi la birdon Z.
forpafi
Elĵeti kvazaŭ per pafo: mi jam povis forpafi ĉerizon de la buŝo Z.
Fortimigi per pafo: forpafi birdojn el arbo.
Detrui per pafado: forpafi domon.
(f) Subite malaperigi: li sin forpafis.
mispafo. Pafo, kiu ne ekeliĝas, ĉar la ekiga rimedo (risorto, flamigilo, prajmo ks) ne funkciis.
preterpafi. Pafi tiamaniere, ke la pafaĵo pasas preter la celitaĵo.
trapafi. Pafi tiamaniere, ke la pafaĵo trairas la celitaĵon: li trapafis la blankulon per sago; kun trapafita femuro, li ne povis stari; (f) trapafadi la aeron Z (fiaski).
arkpafi. Pafi per arko: la Arkpafanto (Apolono).
mortpafi. Mortigi per pafo.
maŝinpafilo Pafilo, kun pli-malpli stabila afusto, aŭtomate ŝargita, pafanta danke al elpreno de gaso je iu punkto de la tubo, k kapabla kontinue k tre rapide pafadi. Sin. mitralo.
pulvopafilo. Pafilo, funkcianta per pulvo. pafarko.
ŝrotpafilo. Pafilo uzanta plumban grajnaĵon. Rim. La nuda rad. estas uzata kiel onomatopeo: «pif! paf!» eksonis subite krakoj Z (de fusiloj).