PIV · 3278
distanc¹o
distanc1o
1 Longo de interspaco: la distanco de Tero al Luno; la amaso estis jam en la distanco de dekkelke da paŝoj de ŝi; kelkan distancon pluen Z; tio kuŝas en granda, longa distanco de ni; (f) estas ja kelka distanco inter prunti k ŝteli!.
2 ⛷ (en vetkuroj) Longo de 200 m.
distanca
1 Rilata al distanco.
2 Kuŝanta en ia distanco de: li estis distanca de li je tri paŝoj; (abs) la distancaj arbaroj.
distance. En ia distanco: rigardi pentraĵon distance.
distanci (ntr) Esti en ia distanco de: la urbo distancas je kvar kilometroj.
preterdistanci (tr) Lasi post si en ia distanco: la gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo.
flugdistanco. Longo de aerlinio inter du punktoj.
longdistanca. Atinganta, funkcianta en longa distanco: longdistanca telefonado, trafiko, hejtado.
pafdistanco. Distanco inter pafanto k la punkto, kiun pafaĵo povas atingi.
povdistanco ✈ La distanco flugebla de aviadilo, sen reŝarĝado per karburaĵo, sub specifaj kondiĉoj. Sin. flugaŭtonomeco. ☞ flugradiuso.
reldistanco 🚂 Distanco inter la internaj kapsurfacoj de paralelaj reloj, inkluzive de gvidreloj. ☞ ŝpuro.
saltdistanco ☇ Distanco inter la ricevlimo de tera radio k la punkto, ĉe kiu nerekta radio, reflektite de la supra atmosfera tavolo, atingas la teron; inter tiuj punktoj la ricevado ne estas ebla.
trafdistanco. Distanco, je kiu pafilo povas ĵeti difinitan pafaĵon: teoria, efika trafdistanco de kanono.