PIV 2026 · Artikolo 3667
ekvatoro
ekvatoro GEOG imaga ronda linio, kiu limas la geometrian ebenon ortan al la turniĝa akso de la tero kaj dividas la terglobon en du duonsferojn.
ekvatora rilata al aŭ situanta ĉe la ekvatoro: produkto el la brazila ekvatora ĝangalo GLe Ekvatora Gvineo
ĉiela ekvatoro ASTR ĉefa cirklo, kie la ebeno de la tera ekvatoro tranĉas la imagan ĉielan sferon. ➞ poluso 1.