← Reen al A

PIV 2020 · 1447

aŭtonom⁴a

aŭtonom4a. Politike aŭ ekonomie sendependa, memstara rilate al la tutaĵo, al kiu ĝi apartenas: aŭtonoma regiono, teritorio; aŭtonoma administrado de fako en fabriko; havi aŭtonoman buĝeton; (f) aŭtonoma nerva sistemo (Vd sistemo).
aŭtonomeco
(ss) Rajto fari siajn proprajn leĝojn k decidojn: politika, ekonomia aŭtonomeco; financa aŭtonomeco de publika servo.
(vs) Eblo funkcii memstare.
aŭtonomia. Havanta aŭtonomion: la plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita k ne imitita spirito, ĉiam pli k pli fortikiĝas Z.
aŭtonomio Z
Stato de sistemo, kiu evoluas memstare, sen influo de aliaj sistemoj: ju pli kompleksa fariĝas la civilizo, des pli klare ĉiu el la artoj akiras sian aŭtonomion.
(pp motorveturilo) Distanco aŭ daŭro, dum kiu ĝi povas moviĝi sen reprovizado de karburaĵo: aviadilo kun fluga aŭtonomo de kvar horoj. Rim. Estas konsilinde uzi aŭtonomeco, aŭtonomeca anst. aŭtonomio, aŭtonomia.
aŭtonomisto. Partiano de la aŭtonomeco de sia lando, provinco aŭ komunumo.
aŭtonomismo. Movado celanta al aŭtonomeca statuso de iu teritorio.
flugaŭtonomeco. Povdistanco.