PIV 2020 · 14303
★sistem/o
★sistem/o. Kunaranĝo de diversaj elementoj en tuton, havantan difinitan funkcion i.a.:
1 Harmonia tutaĵo de interdependaj ideoj, kunordigitaj laŭ malmultaj fiksitaj principoj: religio aŭ religi-anstataŭanta sistemo Z; la filozofia sistemo de Platono, de Kartezio, de Kantio; tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Z.
2 Metodo de klasifikado, serĉado, eksperimentado ks, organizita laŭ antaŭe pripensita plano aŭ gvidanta ideo: la sistemo de Lineo.
3 🅢 Maniero, kiel ekonomiaj aŭ politikaj aferoj estas celtrafe aranĝitaj: socia sistemo; sistemo de regado, de balotado, de elektoj.
4 Kompleksaĵo, kunaranĝo de aĵoj diversaj, sed analogaj, aŭ partoj en organizitan tuton: Ⓣ sistemo de pulioj; artikigita sistemo; 🌄 sistemo de montoj, de riveroj; 🔭 la Suna sistemo (Suno k planedoj); ☐ sistemo de fortoj, de ekvacioj (ligantaj samtempe plurajn variantojn); fermita sistemo (ŝirmita kontraŭ eksteraj influoj); ⏚ unufaza, trifaza, trikonduktila sistemo.
5 ⊕ Kronostratigrafia unuo, ampleksanta plurajn seriojn, responda al la geokronologia unuo periodo.
6 ❤ Tuto de la organoj aŭ histoj, kune helpantaj por unu sama funkcio: la centra nerva sistemo (encefalo k mjelo); la periferia nerva sistemo (ĉiuj nervoj konektantaj la organojn al la centra nerva sistemo); la aŭtonoma nerva sistemo (tuto de la simpataj k parasimpataj nervoj); la digesta sistemo (nutrokanalo k al ĝi konektitaj organoj: hepato, pankreato ktp); la spira sistemo. ☞ aparato.
7 💡 Aro de unuoj, elektitaj por povi esprimi la ĉefajn mezurojn en simpla k racia maniero: la Gaŭsa sistemo (Vd gaŭsaj unuoj). ☞ cgs, mks, SI.
8 ⏚ ☇ Teknika procedo, uzata por difinita funkcio: aŭtomata, duonaŭtomata, mana sistemo; la telegrafia sistemo de Morso, de Simenso, de Baŭdo.
decimala sistemo 💡 Nombrosistemo, kie nombroj estas esprimataj kiel sumoj de entjeraj potencoj de 10 kun koeficientoj, kiuj estas unu el la entjeroj 0 ĝis 9.
imuna sistemo Vd imuna.
mastruma sistemo Vd mastrumi.
metra sistemo 💡 Decimala sistemo de mezurunuoj, kies baza unuo estas la metro: la modernaj sistemoj de mezurunuoj (cgs, mks, SI) fontas el la metra sistemo.
sistema
1 Rilata al iu sistemo: sistema klasifikado.
2 Sekvanta metodon aŭ planon, ne okazanta hazarde, sporade: sistema laboranto, serĉanto; Ⓚ sistema nomo; (f) sistema mensoganto.
sisteme. Laŭ regula antaŭdifinita k alcela plano: ni analizos sisteme la demandojn Z; mi ekprovis sisteme venki ĉiujn barojn Z.
sistemeco. Eco de tio, kio sekvas metodon aŭ planon: pro la sistemeco de nia analizo Z.
sistemigi. Apliki sistemon al: de ĉiam la homo provis sistemigi siajn sciojn, la konkludojn de siaj spertoj.
ekosistemo ☼ Baza ekologia unuo, sistemo, konsistanta el du senĉese interrilataj partoj, t.e. specifa fizikokemia medio (biotopo) k karakteriza vivularo (biocenozo): makroekosistemo, mikroekosistemo.
bloksistemo Vd bloko.
drensistemo Vd dreni.
koordinatsistemo Vd koordinato.
kristalsistemo Vd kristalo.
monsistemo Z. Jura statuso, difinanta la valoron de la monunuo rilate al oro aŭ al fremdlanda mono, la reĝimon de la emisio k la kondiĉojn de konvertebleco. ☞ titro, valuto.
sunsistemo 🔭 Tuto de Suno k de la astroj, ĉirkaŭirantaj ĝin.
valorsistemo Φ Hierarkie strukturita sistemo de valoroj: helena, kristana, islama, marksisma, liberalisma valorsistemo.