← Reen al K

PIV 2020 · 8693

★kristal/o

kristal/o
Solida substanco, kies atomoj aŭ molekuloj estas regule aranĝiĝintaj, k tial en formo de simetria pluredro responda al la interaranĝiĝo de la atomoj: minerala, organika kristalo; kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo.  kristaloido.
Tre pura senkolora vitro: kaliko el facetita kristalo; spegulo el Venecia kristalo; vazoj el Bohemia kristalo; (f) la vero estas multfaceta kristalo.
(f) Klaraĵo, diafanaĵo: la kristalo de fontano, lago.
likva kristalo Substanco el grandaj molekuloj meze inter kristala (orda) k likva (senorda) stato.
kristala
Troviĝanta kun regula k difinita strukturo en formo de kristaloj: kristala roko; kristala precipitaĵo. amorfa.
Klara kiel kristalo: kristala fonto; (f) kristala klareco de la prononcado; kristala animo.
kristalaĵo. Maso da kristaloj.
kristaligi
Doni la kristalan formon: kristaligi sukeron, kristaliga akvo, kapsulo, plado.
(f) Realigi laŭ difinita formo: tiu amaskunveno ateste kristaligis la deziron de la popolo.
kristaliĝi
Ricevi kristalan formon: sulfuro povas kristaliĝi.
(f) Koncentriĝi en pli konkretan k fiksan formon; realiĝi laŭ difinita formo: lia tuta malamo kristaliĝis en tiu projekto; la opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo; tiu tendenco kristaliĝis en la programo de la societo; la lingvo ne devas kristaliĝi (rigidiĝi); kristaliĝinta (ne plu progresanta) civilizacio.
kristalujo. Laboratoria vazo, en kiu oni kristaligas.
kristalografo. Specialisto pri kristalografio.
kristalografio. Scienco pri la kristaloj k la leĝoj de ilia formiĝo.
kristalografia. Rilata al kristalografio.
kristalsistemo Ĉiu el la sep ĉefkategorioj de kristaloj, difinitaj per simetriaj reguloj: sesangula, kuba, monoklina, ortoromba, kvadrata, romboedra, triklina kristalsistemo.  elementa ĉelo.
elkristaliĝi. Eliĝi el solvaĵo sub formo de kristaloj.
etkristala, mikrokristala (pp petro, senatente pri ĝia deveno) Konsistanta precipe aŭ tute el nur mikroskope videblaj kristaloj. etgrajna, mikrolita.
nekristala Ne havanta kristalan strukturon; nekristaliĝinta.
rekristaligi. Denove kristaligi, kun la celo purigi la substancon, lasante la almiksaĵojn en la patrinaj solvaĵoj.
pseŭdokristalo Substanco ŝajne kristala, sed sen kristala strukturo.
kvazaŭkristalo Ripeta sed neperioda kristala strukturo, kiu ebligas rotacian simetrion de ordo kvin: la pavimento de Penrose estas dudimensia kvazaŭkristalo.