PIV · 5387
★grajn/o
★grajn/o
1 Ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno: prenu efon da rostitaj grajnoj X; ĵeti grajnojn al kortobirdoj; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon Z; malgranda kiel grajno de rizo; hordeaj panoj k freŝaj grajnoj en saketo X; la komerco de grajnoj. ☞ semo.
2 Ĉiu seka semo aŭ frukto, prezentanta etan volumenon: grajnoj de pipro, de kafo; grajnoj de pomo, de piro, de vinbero. ☞ kerneto.
3 Malgranda globa objekto, simila al vegetaĵa grajno: hajla grajno B; sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro Z; la grajnoj de koliero, de rozario; grajnoj de pulvo. ☞ ero, bido, perlo.
4 Malgranda ronda elstaraĵo de la supraĵo de objekto: la grajnoj de ŝagrino; la grando de la grajnoj de akriga disko.
5 Tre malgranda kvanto da io: estas tamen en la rakonto grajno da vero.
6 Grano: (f) li ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo Z.
grajna
1 Plena de grajnoj, konsistanta el grajnoj: grajna strukturo, pulvoro; grajna stano.
2 ⊕ (pp petro, precipe magma) Tute konsistanta el kristaloj nudokule videblaj, pli-malpli sam-dimensiaj k ‑formaj kiel grajnoj 1 (ekz. granito, gabro). ☞ grandgrajna, etgrajna, mikrolita, porfira, vitra.
grajnaĵo
2 Amaso da metalaj grajnetoj: plumba grajnaĵo por ĉaso.
grajneca. Prezentanta aspekton de aro da grajnoj: grajneca ledo, marmoro.
grajneto
1 Malgranda grajno: la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo Z; la grajnetoj de sablo X; (f) ĉiun grajneton da vero mi kolektis Z.
2 = granulo.
grajnigi. Dispecigi mason al grajnoj.
grajniĝi. Kreski, aperigante grajnojn: la maizo jam grajniĝas; grajniĝintaj herboj.
grajnovora ♉ Sin nutranta per grajnoj.
disgrajnigi. Deŝiri la grajnojn: disgrajnigi spikon, grapolon.
disgrajniĝi. Perdi siajn grajnojn, unu post alia.
belgrajno. Nigra aŭ bruna eta makulo aŭ elstaraĵo, kiu denaske aŭ infanaĝe markas la haŭton. ☞ efelido, lentugo, nevuso. ➞ muŝo 3.
celgrajno. Globeto fiksita ĉe la antaŭa ekstremaĵo de pafiltubo, k servanta por direkti la pafilon al la celo, per rigardado tra la celilo aŭ tra la celfendo.
semgrajno. Grajno 1: oni plenigis la botelon per semgrajnoj Z.
etgrajna ⊕ (pp petro, precipe magma) Konsistanta grandparte el kristaloj nudokule nevideblaj k eventuale ankaŭ el malmultaj nudokule videblaj kristaloj: etgrajna granito. Sin. mikrograjna. ☞ mikrolita, mikrokristala, porfira.
mikrograjna. Etgrajna.
grandgrajna ⊕ (pp petro, precipe magma) Tute konsistanta el grandaj kristaloj, almenaŭ 1 cm larĝaj (ekz. pegmatito).