PIV 2026 · Artikolo 10342

mikrolito

Litero M

mikrolito
1 PRAH malgranda splito el siliko, ofte geometria: elemento de prahistoria ilaro, ĉefe el Mezolitiko.
2 GEOL eta longforma kristalo nur mikroskope videbla, kiu troviĝas en vulkana rokaĵo 1.
mikrolita vulkana rokaĵo konsistanta el mikrolitoj, nekristala pasto kaj eventuale malmultaj nudokule videblaj kristaloj: bazalto havas mikrolitan strukturon ➞ porfira.