PIV · 13569
rok³o
① rok3o
1 Tre malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo: fosi ĝis la roko; fundamenti sur la roko; (f) saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko! N. ☞ sablo, polvo.
2 Parto el tiu tavolo, elstaranta masive super la tero aŭ la akvo: la montoj k rokoj kun siaj kastelruinoj Z; la eĥo de la grotoj k rokoj Z; tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko Z; ho kolombino en la krevaĵoj de la roko! X; ondoj en potenca kresko la rokojn superverŝas Z; la roko de Ĝibraltaro; (f) ondego simile al frakasanta roko ruliĝis trans la busprito Z; Dio estas mia roko, mia savanto X. ☞ klifo, rifo, ŝtonego, rokŝirmejo.
3 = petro 1.
4 = petro 2.
roka
1 Rilata al roko: roka fonto; roka grundo, rokaj (rokloĝaj) plantoj.
2 Prezentanta rokojn: leviĝas roka plataĵo, kiu pendas super la bordo de Rejno Z; roka golfo Z, insulo Z.
rokaĵo
1 ☆ Artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj en parko, ĝardeno ks.
2 (evi) = petro 1.
rokeca. Donanta la impreson de roka malglateco: rokeca stilo, versoj.
senrokigi. Forigi la rokpecojn el grundo aŭ fluejo.
surroka. Farita sur roko: surrokaj pentraĵoj.