← Reen al P

PIV · 12120

petr/o

petr/o
Konsistiga materialo de la terkrusto, ĝenerale konsistanta el mineraloj, plej ofte malmola k kohera, kelkfoje likva (nafto) aŭ eĉ gasa: argilo, granito, estas petroj; sedimentaj, erupciaj, vulkanaj, metamorfaj petroj; solidaj, likvaj, gasaj petroj. roko, ŝtono.
(pars petrosa) Parto de la temporalo, entenanta la orelajn kavojn.
petrigi. Transformi en petron, masive aŭ supraĵe: iaj fontoj petrigas ĉion, kion oni enmetas.
petriĝi. Transformiĝi en petron: fosiliaj arboj, petriĝintaj en la grundo.
petriĝo. Ŝanĝiĝo al petro: petriĝo de vegetaĵo pro akvo riĉa je kalcia karbonato; petriĝo de sedimento. diagenezo.
petrografio Scienca priskribo de la petroj.
petrologo Specialisto pri petrologio.
petrologio Scienco pri la petroj.