← Reen al P

PIV · 12119

★petol/i

petol/i (ntr)
Uzi sian troon da energio en sencelaj, viglaj sendisciplinaj movoj: juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo X; la hundeto petolis ĉirkaŭ liaj kruroj; birdo petolas, kiom ĝi volas Z; petolantaj infanoj sur la herbejo; Peĉjo, ne petolu!.
Agadi ŝerce, sendiscipline, senkonsidere, kontraŭ la reguloj de bonkonduto: dume la frato petolas sur la stratoj k eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto Z; sango bolas, juneco petolas Z; petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu Z; juneco petolis, maljuneco malsatos Z; vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo Z.
Amuzi sin, karesante virinon: kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi? Z; la Hebreo venis al mi, por petoli kun mi, sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi X.
petolo. Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano: troa petolo danĝera al kolo Z; tamen ĝi estas petolo, de kiu oni povus krevi! Z; ĉu vi opinias, ke viaj (studentaj) petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Z.
petola. Petolanta: lang’ estas mola k laŭvole petola Z; ili palpebrumas petole k montras per la okuloj la akompanantinon Z; (f) ŝiaj petolaj haroj estis ligitaj nur per rubando B.
petolado. Konduto petola: infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado Z; unu knabo diris, ke estas peko k honto moki bestojn, k li ne partoprenis en ilia petolado Z; lia gajeco (de la rabeno), kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado Z; drinkado, duelado, petolado kun virinoj Z.
petolaĵo. Petolo: li ne povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li petolaĵojn Z.
petolema. Amanta, inklina petoli: petolemaj infanaj vizaĝoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj Z; kontrolanta per la rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanoj Z; la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj Z.
petolulo. Infano aŭ homo, kiu emas al petolado. bubo.